Por la dua fojo NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) prezentos mallongan
kursaron (25 de junio ĝis 4a de julio), ĉi-foje en sunplena Dallas,
Teksaso. Do, portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj
eĉ vakerajn botojn! Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de
julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo. La frua
registriĝo, cetere, jam komenciĝis: aliĝu ĝis la 22a de marto kaj
ŝparu 50 dolarojn!
Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen ĉe aol.com, aŭ vizitu la
NASK-retejon (http://esperanto.org/nask).